Esperanto
Sur tiu placo estis planata monumento al LLZ en la formo de babelturo.
Sur tiu placo estis planata monumento al LLZ en la formo de babelturo. En la
jaro 1931 oni solene enmasonigis fondo-dokumenton; pro nesufiĉo je kolektita mono, kaj politika
sinteno en tiu epoko, la monumento ne kreiĝis. En la urbocentro de Bjalistoko, antaǔ la nuna sidejo
de Bjalistoka Filharmonio, estis planita fine de la 20aj jaroj de la pasinta jarcento la unua,
bjalistoka monumento al Ludoviko Lazaro Zamenhof. La ideo estis lanĉita dum la Unua
Postkongreso post la UK en Danzigo (hodiaǔ: Gdańsk)kaj „portata” de la fondinto kaj la unua
prezidanto de Zamenhofa Esperanto-Societo en Bjalistoko – Jakobo Ŝapiro (Szapiro). Oni komencis la
tutmondan varbadon kaj monkolektadon kaj eĉ en 1931 okazis la oficiala enmasonigo de la
fondo-dokumento , sed… Baldaǔ en la intermillia Pollando kaj precipe en Bjalistoko la politika
etoso ŝanĝiĝis kaj la hebrea filo de Bjalistoko ne plu estis inda je postumento. Interese ke la dua
iniciato de bjalistoka Zamenhof-monumento, lanĉita dum la 44a UK en Varsovio, post kelkaj jaroj
preskaǔ falis. Nur en 1973 anstataǔ la planata, granda Zamenhof-monumento, oni inaǔguris modestan
bustomonumenton proksime al la naskiĝstrato kaj la naskiĝloko de Ludoviko. La tria ideo pri la plej
granda monumento al LLZ, lanĉita dum la varosvia, 72a UK en 1987 – Monda Esperanto-Centro en
Bjalistoko velkis, ĝis en 2009 okaze de la 94a UK en Bjalistoko estis inaǔgurita modesta
Zamenhof-Centro, kie Esperanto, helprolis. Post du semajnoj tiu Centro ne plu estos memstara. Ĝi
iĝos filio de Bjalistoka Kulturcentro, oficiale pro financaj kialoj, sed samtempe ekfunkcios en
Bjaliistoko nova kultura institucio. Jen kelkaj tajdoj de la „memorigado” de Zamenhof en
Bjalistoko.

2016-12-19 08:56:56
2018-04-01 07:19:59
2016-12-18 09:59:43