posłuchaj

This website uses cookies. By continuing to use the site you are agreeing to its use of cookies.

Do not show this again

Esperanto

Ichiel Tynowicki
add jewishbialystok@gmail.com
share on FB

Ichiel (Jerachmil, Jakub) Tynowicki, nask. ĉ. 1906, estis juda grafikisto kaj pentristo el Bjalistoko, Pollando. Li estis membro de la arta grupo "Czapka Frygijska" kaj la bjalistoka artista grupo "Forma-Farba-Faktura", kiun krom li konsistigis Bencjon Rabinowicz, Nachum Edelman, Michał Duniec kaj Czesław Sadowski[2]. Aktiva antaŭmilita esperantisto, komitatano de Zamenhofa Esperanto-Societo, por kiu li kreis grafikaĵojn kaj dekoraĵojn.


Kiel juna knabo, en 1920, Tynowicki estis forĵetita el trajno fare de soldatoj de Józef Haller, rezulte de kio li perdis kruron. Li studis en Frankfurto ĉe Majno. Liajn verkojn influis germana ekspresionismo kaj japana grafiko. Krom esperantajn temojn, li tuŝis en siaj lignogravuraĵoj kaj desegnaĵoj sociajn temojn. Li okupiĝis ankaŭ pri ilustraĵoj por Biblio, projektoj de librokovriloj, karikaturaĵoj kaj muta naturo.


Dum la dua mondmilito Ichiel Tynowicki ektroviĝis en bjalistoka geto, kie li pereis en 1942 aŭ 1943.

Grafikaĵo "Zamenhofa Naskodomo" de Ichiel Tynowicki, 1931.


2017-02-02 10:52:29
Move the slider
pomysł i realizacja © Tomasz Wiśniewski (bagnowka)
oprogramowanie serwisu choruzy.pl