Ludzie
Ichiel (Jerachmil, Jakub) Tynowicki, nask. ĉ. 1906, estis juda
grafikisto kaj pentristo el Bjalistoko, Pollando. Li estis membro de la arta grupo "Czapka
Frygijska" kaj la bjalistoka artista grupo "Forma-Farba-Faktura", kiun krom li konsistigis Bencjon
Rabinowicz, Nachum Edelman, Michał Duniec kaj Czesław Sadowski[2]. Aktiva antaŭmilita esperantisto,
komitatano de Zamenhofa Esperanto-Societo, por kiu li kreis grafikaĵojn kaj dekoraĵojn.
Kiel juna
knabo, en 1920, Tynowicki estis forĵetita el trajno fare de soldatoj de Józef Haller, rezulte de kio
li perdis kruron. Li studis en Frankfurto ĉe Majno. Liajn verkojn influis germana ekspresionismo kaj
japana grafiko. Krom esperantajn temojn, li tuŝis en siaj lignogravuraĵoj kaj desegnaĵoj sociajn
temojn. Li okupiĝis ankaŭ pri ilustraĵoj por Biblio, projektoj de librokovriloj, karikaturaĵoj kaj
muta naturo. Dum la dua mondmilito Ichiel Tynowicki ektroviĝis en bjalistoka geto, kie li pereis en
1942 aŭ 1943.