Aktualności
Dzięki Przemek Wierzbowski
Hallo, Genève. Ĉu vi parolas Esperante? Pierwsza rozmowa telefoniczna Białegostoku ze Szwajcarją [Dziennik Białostocki, 08.01.1930]
(esp. traduko) La unua telefona
konversacio de Bjalistoko kun Svislando [Bjalistoka Ĵurnalo, 08.01.1930]
Kiel ni detale informis
niajn legantojn, la 1-an de januaro oni malfermis por publika uzado telefonan komunikadon inter
Bjalistoko kaj ĉiuj svisaj urboj.
La unuan telefonan konversacion kun Svislando faris lundon je
8:30 vespere la prezidanto de loka Esperanto-Societo s-ro Jakobo Ŝapiro, kiu ene de malpli ol 10
minutoj sukcesis kontaktiĝi kun la direktoro de Universala Esperanto-Asocio s-ro Hans Jakob en
Ĝenevo.
Danke al eksterordinara kapableco de nia telefona servo la interparolo okazis kun
amplifilo kaj ambaŭ interparolantoj, dividitaj per grandega spaco, parolis sen ajnaj malfaciloj. La
konversacio okazis en la lingvo Esperanto.
Ni memorigas, ke el Bjalistoko oni povas nun paroli
kun granda aro da landoj. Lastatempe oni malfermis ankaŭ telefonan komunikadon kun Kopenhago.
Komercaj rondoj kaj privataj personoj ĉiam pli ofte utiligas ĉi tiun modernan oportunaĵon.
La
interparolojn oni povas fari kaj en telefonejoj, kaj per privataj telefonoj.
2017 Rok Zamenhofa - Inauguracja
Kurs języka esperanto w Białymstoku
180. urodziny Marka Zamenhofa
Prof. Walter Żelazny w Grodnie
Ulica Jakuba Szapiro
Jakub Szapiro Street
Zamenhof Esperanto Society
76 rocznica śmierci Jakuba Szapiro
76th anniversary of Jakub Shapiros death
130 rocznica wydania podręcznika do nauki esperanto