posłuchaj

Strona wykorzystuje COOKIES w celach statystycznych, bezpieczeństwa oraz prawidłowego działania serwisu.
Jeśli nie wyrażasz na to zgody, wyłącz obsługę cookies w ustawieniach Twojej przeglądarki.

Zgadzam się Więcej informacji

Aktualności

Przed 90 laty... pierwsza rozmowa telefoniczna

Dzięki Przemek Wierzbowski

Hallo, Genève. Ĉu vi parolas Esperante? Pierwsza rozmowa telefoniczna Białegostoku ze Szwajcarją [Dziennik Białostocki, 08.01.1930]

(esp. traduko) La unua telefona konversacio de Bjalistoko kun Svislando [Bjalistoka Ĵurnalo, 08.01.1930]
Kiel ni detale informis niajn legantojn, la 1-an de januaro oni malfermis por publika uzado telefonan komunikadon inter Bjalistoko kaj ĉiuj svisaj urboj.
La unuan telefonan konversacion kun Svislando faris lundon je 8:30 vespere la prezidanto de loka Esperanto-Societo s-ro Jakobo Ŝapiro, kiu ene de malpli ol 10 minutoj sukcesis kontaktiĝi kun la direktoro de Universala Esperanto-Asocio s-ro Hans Jakob en Ĝenevo.
Danke al eksterordinara kapableco de nia telefona servo la interparolo okazis kun amplifilo kaj ambaŭ interparolantoj, dividitaj per grandega spaco, parolis sen ajnaj malfaciloj. La konversacio okazis en la lingvo Esperanto.
Ni memorigas, ke el Bjalistoko oni povas nun paroli kun granda aro da landoj. Lastatempe oni malfermis ankaŭ telefonan komunikadon kun Kopenhago. Komercaj rondoj kaj privataj personoj ĉiam pli ofte utiligas ĉi tiun modernan oportunaĵon.
La interparolojn oni povas fari kaj en telefonejoj, kaj per privataj telefonoj.


2020-01-08 18:58:08